Uljana
Mi naskiĝis en Sankt-Peterburgo en 1985 de germana patrino kaj rusa patro; mia knabina nomo estas Ĉistjakov. Tie mi loĝis ĝis kiam mi havis 15 jarojn, kaj en marto 2001 translokiĝis al Leipzig, Germanio. Tie mi finis la lernejon kaj nun studas universitate du fakojn: la gemanan kiel fremdlingvon (por iĝi instruisto por ne-germanoj) kaj orientslavistikon (rusan, ukrainan kaj belorusan kulturojn, literaturojn kaj lingvojn).
Mi eklernis Esperanton en 2002 kun 17 jaroj. Miaj aliaj hobioj estas Tajĝiĉuano, muziko (kanti, kolekti infanajn kantojn, piani; mi ankaŭ havas plurajn aliajn muzikilojn (gitaron, mandolinon, balalajkon, drumojn, bekfluton), kies ludadon mi ankoraŭ volas lerni), triki kaj lerni lingvojn. Mi estas ruse ortoksa, kaj regule kantas en la preĝejo.
Marcos
Mi naskiĝis en Bonaero (Argentino) en 1984. Ambaŭ miaj gepatroj estas germandevenaj argentinanoj (miaj kvar geavoj naskiĝis en Germanio sed junaĝe elmigris al Argentino). Kiam mi estis kvinjaraĝa ni translokiĝis al Germanio. Kun 16 jaroj mi iris al interna lernejo en Britio, kie mi finis la lernejon. Inter la lernejo kaj universitato mi faris paŭzojaron, dum kiu mi estas kvin monatojn en Argentino relernante mian forgesintan denaskan lingvon hispanan, kaj poste naŭ monatojn en Tanzanio instruante pri aidoso kaj aliaj aferoj en lernejo. Poste mi studis filozofion kaj matematikon en Britio, kion mi finis en junio 2007. Ekde oktobro 2007 mi faras mian civilan servon (anstataŭ la devigan militan servon) en Leipzig.
Mi eklernis Esperanton en 2000 kun 16 jaroj. Mi nun estas la redaktisto de TEJO Tutmonde. Miaj aliaj hobioj estas teniso, lerni lingvojn, kuiri kaj legi librojn (pli ofte faklibrojn, sed ankaŭ beletron). Mi estas ateisto.